Mistero de feliĉo.

 

Dekkvin preĝoj

relevaciitaj de nia Savanto al sankta Brigita en la preĝejo de s. Apostolo Paŭlo en Romo.

 

LA UNUA PREĜO.

 

Ho Jesuo Kristo! Dolĉeco eterna de ĉiuj Vin amantaj. Ĝojo superanta ĉian feliĉon kaj atendon, veraSavo kaj Espero de ĉiu pekulo. Vi, kiu revelaciis ke estas Via plej granda kontenteco esti inter homoj, tiel ke pro la amo al ili, post paso de anoncitaj tempoj. Vi prenis la homan naturon, rememoru ho Jesuo, ĉiujn suferojn elportitajn ekde la momento de koncipiĝo, kaj   precipe dum Via sankta pasiono kiel tion antaŭvidis la eterna penso de Dio kaj kiel decidis la volo de la Plejaltulo. Rememoru, Sinjoro, ke aranĝante la Eŭkaristian Vespermanĝon kune kun la disĉiploj, post forlavo de iliaj piedoj, Vi donis al ili Vian Plejsanktan Korpon kaj multekostan Sangon, kaj konsolante kun propa al Vi boneco, Vi antaŭdiris proksiman Vian Suferadon.

Rememoru la malĝojon kaj amaron, kiujn Vi sentis en Via turmenita animo, konfesante al la plejproksima ĉirkaŭantaro:"Mia animo estas ĝismorte malĝoja". Rememoru ĉiujn timojn, maltrankvilojn kaj dolorojn, kiujn Via delikata Korpo elportadis antaŭ krucumo, kiam post la preĝado triafoje, ŝvitante per sanga ŝvito, Vi estis perfidita de Via disĉiplo Judaso, arestita de la elektita popolo, akuzita de falsaj atestantoj, maljuste juĝata de tri juĝistoj tre proksime antaŭ la solena festo de Pasko. Rememoru, ke oni alligis Vin al kolono kaj disŝiris la Korpon per skurĝoj, ke vi estis senigita je propraj vestoj kaj vestita en alia vesto por  prirido, ke oni Vin dornokronadis, en Vian manon metis kanon, vualis al vi la okulojn kaj vizaĝon, ke oni Vin vangofrapadis kaj priĵetadis per insultoj. Memore al ĉiuj ĉi ofendoj kaj doloroj, kiujn Vi elsuferis en la periodo anticipanta la Kruco-turmenton, ebligu al mi antaŭ alveno de morto travivi la veran penton de koro, sinceran kaj tutecan pekkonfeson, fari dignan kompenson kaj ricevi pardonon de ĉiuj pekoj. Amen.

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

LA DUA PREĜO.

 

Ho Jesu! Vera libero de Anĝeloj, Paradizo de senĝena feliĉo, rememoru la abomenon kaj malĝojon, kiujn Vi sentis, kiam Viaj malamikoj ĉirkaŭis Vin kiel furiozaj leonoj kaj per miloj da insultoj, per vangofrapoj, gratvundetoj kaj diversaj nekutimaj torturoj rivalis en turmentado.

Pro tiuj torturoj kaj amaso da insultaj vortoj mi petegas Vin, Dia Savanto, liberigu min el la katenoj de ĉiuj malamikoj videblaj kaj nevideblaj, kaj protektante konduku min laŭ la vojo de perfekteco al la eterna savo. Amen

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

LA TRIA PREĜO.

Ho Jesuo! Kreanto de la ĉielo kaj de la tero, kiun neniu aĵo povas limigi, nek ĉirkaŭpreni, Vi, kiu entenas kaj ĉirkaŭprenas ĉion per Via potenco, rememoru la amaran doloron, kiun vi sentis, kiam la ekzekutistoj alligante Viajn sanktajn manojn kaj piedojn al la kruco trapikis ilin plene per dikaj, malakrigitaj najloj. Tiretendante Vin kun nekutima krueleco sur la kruco, nesataj de viaj suferoj, ili ĵetadis insultojn kaj lasante liberan kuron al sia furiozeco pligrandigadis Viajn Vundojn, havigante aldonan turmenton.

Pro la grandegeco de doloroj, kiujn vi spertis dum la krucumo, donu al mi Vian sanktan timon kaj Vian veran amon. Amen.

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

LA  KVARA PREĜO.

 

Ho Jesuo! Ĉiela Kuracisto, levita surkruce por kuraci niajn vundojn per la Viaj, rememoru la batadojn kaj ostrompojn, kiujn vi suferis en Viaj membroj, tiel, ke ĉiu el ili estis iel difektita.

De la kapo ĝis la piedoj oni ne trovis lokon en via Korpo, kiu ne estus kovrita per vundo En tiu stato de humiligo,forgesante pri propraj suferoj, Vi ne ĉesis preĝi al la Patro por  Viaj malamikoj, dirante: „Patro,pardonu ilin, ĉar ili ne scias,  kion ili faras!“

Sur bazo de ĉi tiu senlima Mizerikordo kaj memore al tiu doloro, faru, ke la memoro pri Via amara Pasiono alkonduku nin al  perfekta pento kaj alportu pardonon de ĉiuj faritaj pekoj. Amen

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

LA  KVINA PREĜO.

 

Ho Jesuo! Spegulo de eterna Brilo, rememoru la malĝojon, kiun Vi spertis, kiam en la lumo de Dia ekkono konsiderante pri la destino de tiuj, kiuj estis redemptotaj dank al meritoj de Via sankta Pasiono, Vi vidis samtempe la grandajn amasojn da kondamnitoj, kiuj iris al damno pro siaj multaj pekoj. Vi amare  bedaŭris tiujn malfeliĉajn homojn perditajn kaj  malesperantajn.

Pro ĉi tiu senlima kompato kaj mizerikordo, kaj precipe pro la kortuŝa boneco montrita al la pentema fripono, kunkrucumita sur Golgoto,kiam vi diris al li: „Hodiaŭ vi estos kun Mi en Paradizo!“, mi petegas Vin,  ho dolĉa Jesuo, montru mizerikordon al mi pekulo en la horo de mia morto. Amen.

 

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

 

LA  SESA PREĜO.

 

Ho Jesuo! Favora kaj dezirata Reĝo, rememoru la doloron, kiun vi sentis, kiam nudigita kiel mizerulo, alnajlita al la kruco,Vi estis priridita, kaj malrespektita,sur tiu ligno de malhonoro. Ĉiuj Viaj parencoj kaj amikoj forlasis Vin escepte de Via amata Patrino, kiu fidele staris ĉe vi dum la agonio.Kaj Vi rekomendis Ŝin al Via fidela disĉiplo dirante al la Plejsankta Virgulino Maria:“Virino, jen Via Filo!“ kaj al sankta Johano: „Jen Via Patrino!“

Mi petegas Vin, ho mia Savanto, pro la glavo de doloro, kiu iam trapikis la animonde via Plejdolora Patrino, kompatu min en ĉiuj afliktoj kaj ĉagrenoj, kaj korpaj kaj spiritaj, por ke mi venku ilin ĉiujn en la vivo kaj precipe en la lasta horo antaŭ alveno de la morto. Amen

 

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

 

 

LA  SEPA PREĜO.

Ho Jesuo! Fonto de neelĉerpebla kompato,kiu kun profunda amo eldiris surkruce la sopiron:  „Mi soifas!“ Tio estis la deziro savi la homan genton. Mi petas Vin, ho mia Redemptoro, ekbruligu la dezirojn de niaj koroj, por ke ni en ĉiuj entreprenataj agadoj persiste celu al la perfekteco. Tute estingu en ni la deziregon de la karno kaj la mondajn avidojn. Amen.

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

LA  OKA PREĜO.

 

 

Ho Jesuo! Dolĉeco de koroj, nekonceptebla boneco, pro la amara galo kaj vinagro, kiujn Vi gustumis sur la kruco pro la amo al ni, faru, ke ni digne akceptadu Vian Korpon kaj Vian altvaloran Sangon, kuracilon kaj konsolon por niaj animoj, dum la surtera pilgrimado kaj en la horo de morto. Amen

 

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

LA  NAŬA PREĜO.

 

Ho Jesuo! Virto reĝa, Ĝojo de spirito, rememoru la doloron, kiun Vi suferis, kiam mergita  en la malĝojo pro la proksimiĝanta morto, insultita, primokita de la elektita popolo, forlasita de Via Patro, Vi laŭte kriis: „Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis Min?“

Mi ĵurpetas Vin, ho mia Savanto, pro la spertita angoro, kiujn elvokas la proksimiĝanta morto kaj la juĝo de Dio. Amen

 

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

LA  DEKA PREĜO.

 

Ho Jesuo, kiu estas la Komenco kaj la Fino de ĉiuj aferoj, la Vivo kaj la kulmino de virtoj, rememoru, ke  pro mi Vi estis mergita en nemezureblaj doloroj.

Pro tiu senlimeco de doloroj, kaŭzita de la kruelaj vundoj, kiujn faris la pekoj de la mondo, instruu min observi kun vera amo Viajn ordonojn, ĉar ili por la amantaj Vin estas facila kaj ununura vojo al savo. Amen.

 

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

LA  DEKUNUA PREĜO.

 

Ho Jesuo ! Nesondebla fonto de Mizerikordo, mi petegas Vin memore al Viaj Vundoj, kies sentiga doloro aliris ĝis  la medolo de ostoj kaj plenigis ĉiujn viscerojn, elŝiru min mizeran  el pekoj kaj kaŝu en profundo de ĉi tiuj Vundoj antaŭ la koleriĝinta  Vizaĝo de Justeco, ĝis pasos Via indigno kaj prava kolero. Amen.

 

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

 

  • LA  DEKDUA PREĜO.

 

Ho Jesuo! Spegulo de vero, Amo kronanta ĉiujn fortojn de spirito, Signo de unueco, disŝirita kaj martirigita per la abunda elfluo de adorinda Sango, rememoru la nekalkuleblajn Vundojn, kiuj kovris Vin de la kapo ĝis la piedoj. Ho senmezura kaj totala doloro, kiun Vi suferis en via virga Korpo pro la amo al ni.  Ho Jesuo Kristo, kion Vi povis fari por ni krom tio? Kion Vi ankoraŭ ne faris?

Mi ĵurpetas Vin, ho mia Savanto. Ĉiujn Viajn Vundojn signu per altvalora Sango en mia koro, por ke mi povu senĉese legi en ĝi Vian doloron kaj amon.

Faru, ke per  mia ekamo  de Via Pasiono distingiĝu en mia animo la frukto de Viaj suferoj. Via amo kresku en ĝi ĉiutage ĝis la tempo, kiam mi stariĝos antaŭ Vi, trezoro de ĉiuj bonoj kaj de ĉiuj ĝojoj. Ho dolĉa Jesuo, donu al mi en la eterna vivo tion , kion mi petegas de Vi. Amen.

 

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

LA  DEKTRIA PREĜO.

 

Ho Jesuo! Eterna Potenco, Reĝo senmorta kaj nevenkebla, rememoru la doloron, kiun vi suferadis, kiam forlasis Vin ĉiuj fortoj, kaj de la korpo kaj de la spirito, kiam klinante la kapon Vi deklaris: „Estas finite“.

Mi petegas Vin, Sinjoro Jesuo, pro la kompleta elĉerpiĝo kaj premanta maltrankvilo, kiujn Vi spertis antaŭ ol plenumi la verkon de Elaĉeto,kompatu  min en la lasta vivohoro, kiam mia animo estos en turmento, kaj la koro estos plena de angoro. Amen.

 

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

LA  DEKKVARA PREĜO.

Ho, Jesuo ! Unusola Filo de la Patro, Brilo kaj Esprimo de Lia esenco, rememoru la koran kaj humilan sinrekomendon al la Patro en la fidoplena eldiro: „Patro en Viajn manojn mi konfidas mian spiriton.“

Kaj tiam vi mortis. Sed kvankam la tuta Korpo kripligita kaj makulita per la Sango, ellasante lastan spiron, ĉesis vivi, Via Dia potenco malfermis la fonton de Mizerikordo kaj elverŝis fontojn de gracoj elaĉetaj por la homaro.

Pro tiu altvalora morto kaj ĉiuj ties cirkonstancoj mi petegas Vin, reĝo de Sanktuloj, plifortigu min kaj helpu en la batalo kontraŭ la satano, karno kaj sango, por ke mi, mortinta al la mondo, vivu nur per Vi kaj por Vi. Varmege mi petas, akceptu en la horo  de morto mian pilgrimantan kaj ekzilitan animon ĉe la pordo de eterneco. Amen.   

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!

 

 

LA  DEKVINA PREĜO.

 

 

Ho, Jesuo !  Simboligita en la vivodona, paradiza vinberujo, rememoru la abunde fluantan Sangon, kiu malavare elfluis el Via Karno kiel vino el maturaj vinberoj en premilo.

Trapikita per soldata lanco, Vi verŝis tutan Sangon kaj akvon ĝisfunde. Pendante alte surkruce kun la malleviĝinta  Plejsankta Kapo, Vi fariĝis kiel fasko da sekiĝinta mirho, , rigidiĝinta, sen spuroj deinerta vivo ekstere kaj interne de la korpo, ĝis la ostmedolo.

Pro la amara Turmento kaj pro la verŝita altvalora Sango, mi petegas Vin, ho dolĉa Jesuo, vundu mian koron per la graco, por ke miaj larmoj de pentofaro kaj de amo fariĝu tage kaj nokte tiom bezonaj  kiel pano ĉiutaga. Konvertu min tute al Vi, por ke mia koro fariĝu  por vi daŭra loĝejo, por ke mia parolo estu por Vi agrabla, kaj la vivofino kronita per la espero de renkontiĝo kun Vi en la paradizo, kie mi povus Vin laŭdi kaj beni poreterne kune kun ĉiuj Sanktuloj. Amen.

Patro nia...

Saluton Maria...

Suspiro: Jesuo, Amo mia, estu adorata kaj kompatu min!