La preĝoj.

 

La bazaj preĝoj, kiuj estis prezentitaj dum Universala Kongreso en Varsovio.

 

La KRUCOSIGNO

 

En la nomo de l´Patro kaj de l´Filo kaj de l´Sankta Spirito. Amen

 

 

PATRO NIA

 

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Sanktigata estu Via nomo.

Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la  ĉielo, tiel ankaŭ  sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ  ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen  

 

 

L´ANĜELA SALUTO

 

Saluton, Maria, gracoplena.La Sinjoro estas kun Vi. Benata Vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de Via sino, Jesuo.

Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen

 

 

GLORA EKKANTO   

 

Gloro al la Patro kaj la Filo, kaj la Sankta Spirito.

Kiel estis en la komenco kaj nun, kaj ĉiam, kaj en jarcentoj de jarcentoj. Amen

 

 

LA KRISTANA SALUTO

 

Laŭdata estu Jesuo Kristo . -En eternon.

 

 

DUM LA KRUCVOJO

 

  • Ni adoras Vin, Jesuo Kristo kaj benas en dorna krono,
  • Ĉar Vi savis nin per kruco  kaj la pasiono.

 

  • Kiu portis krucajn vundojn,
  • Kris-Jesuo ekkompatu mondon.

 

 

PREĜO POR LA MORTINTOJ 

 

Eternan ripozon donu al ili, Sinjoro.

Kaj senfina lumo super ili brilu,

Kaj ili ripozu en paco.

 

                                                                               Kredo

 

Mi kredas je unu Dio,

la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,

de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.

Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,

nununaskita Filo de Dio,

kaj el la Patro naskiĝinta antaŭ ĉiuj jarcentoj:

Dio el Dio, Lumo el Lumo,

Dio vera el Dio vera,

generita, ne kreita,

samsubstanca kun la Patro;

per kiu ĉio estas farita.

Por ni homoj kaj por nia savo

descendis de la ĉieloj.

Kaj per la Sankta Spirito

Li enkarniĝis el la Virgo Maria

kaj fariĝis homo.

Krucumita por ni sub Pontio Pilato,

Li mortis kaj estis entombigita,

La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,

ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.

Kaj Li revenos en gloro, juĝi la vivantojn kaj mortintojn,

Kaj Lia regno estos senfina.

Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,

kiu devenas el la Patro kaj la Filo.

kiu kun Patro kaj Filo same estas adorata kaj glorata;

kiu parolis per la profetoj.

Kaj je unu eklezio: sankta, katolika* kaj apostola.

Mi konfesas unu bapton por pardono de la pekoj.

Kaj mi atendas la resurekton de la mortintoj

kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.