La preĝoj.
La bazaj preĝoj, kiuj estis prezentitaj dum Universala Kongreso en Varsovio.
La KRUCOSIGNO
En la nomo de l´Patro kaj de l´Filo kaj de l´Sankta Spirito. Amen
PATRO NIA
Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen
L´ANĜELA SALUTO
Saluton, Maria, gracoplena.La Sinjoro estas kun Vi. Benata Vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de Via sino, Jesuo.
Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen
GLORA EKKANTO
Gloro al la Patro kaj la Filo, kaj la Sankta Spirito.
Kiel estis en la komenco kaj nun, kaj ĉiam, kaj en jarcentoj de jarcentoj. Amen
LA KRISTANA SALUTO
Laŭdata estu Jesuo Kristo . -En eternon.
DUM LA KRUCVOJO
- Ni adoras Vin, Jesuo Kristo kaj benas en dorna krono,
- Ĉar Vi savis nin per kruco kaj la pasiono.
- Kiu portis krucajn vundojn,
- Kris-Jesuo ekkompatu mondon.
PREĜO POR LA MORTINTOJ
Eternan ripozon donu al ili, Sinjoro.
Kaj senfina lumo super ili brilu,
Kaj ili ripozu en paco.