lvlipa.sk

Dialogo pri ni mem

14.04.2026

Tri rigardoj, al unu demando, en Dialogo.

Dialogo, kiu ne estas rekta edukado, ne altrudo, ne konvinko

kaj nur

interŝanĝo de informoj.

Ĉu ni kapablas tion?

Ĉu ni kapablas tion, refreŝiĝi per vortoj?

Kiel estas pri aserto, mi tion regos mem, mi tion mem kapablas fari?

Nun estimataj amikoj, mi volas klarigi en mi mem. Kiel tio estas,se ni aŭdas, ke ni bezonas neniun, krom ni mem, por bone vivi, por feliĉa vivo, por nia eterna savo, kaj tiel plu?

Aserto, ke ĉio dependas nur de ni mem, estas ofta rimarko ankaŭ ĉe la komuna manĝotablado, do unu el niaj komunaj temoj, kiujn ni prefere ne evitu, kaj finfine, neniam ni riproĉu per la vortoj. Silentu, pro tio ni hodiaŭ ne renkontiĝis, mi ne havas humoron, aŭskulti fantaziojn, kaj simile. Ĉar la informo povas esti, por ĉiu bezonata. Tio estas bona, por tiu, kiu klarigas, kaj perfektigadas, ankaŭ per siaj eraroj. Kaj tio estas konvena, por aŭskultantoj, kiuj povas havi, pli vastan eblon, por esprimi siajn sintenojn. Per tio estas ankaŭ dialogo. Aprezu, aŭskultu, taksu kaj poste vi elektu, kio estas bone citita laŭ skriboj aŭ popole dirita, bono kun ni, kaj malbono for.

Kaj, ni ne timu, eniri en nekonatan terenon, ĉar ofte la rifuzo, ne estas pro nenio alia, krom la fiero, kiu havas ankaŭ tiun ĉi prezenton, timo, ke mi ne scios bone reagi, ĉar temas pri io, por mi, tute ne konate.

Ankaŭ ĉi tie validas, nur tie vi ekscios, kie vi ne sciis.

3 nome, tri rigardoj al la sama temo rilata al respondoj, pri bona vivo, mistero de feliĉo, kaj homo memredemtebla.

Precizigite dirita, ĉu homo kapablas mem savi kaj kompreni,kio por tio estas bezona.

La unua rigardo, homa:

La aŭtoro, Slovako, Vladimiro Ferko, en siaj enkondukaj vortoj al la vortaro por ĉiutageco skribas pri la sciencteknika progreso, pri granda ekkono en nunaj tempoj.

Mi rekte citas la vortojn skribite marĝene de la libro. ...homa ekkono. Homa ekkonado estas fakte ekscitema detektiva romano sen la fino. Tio, ke homo priregas ĝisvorte la fundamenton de sia ekzisto, ebligis kaj ebligas la ekkonoj de la antaŭaj centoj da generacioj.

"Se mi venis al konkludoj tiel malproksime , tiel nur danke al tio, ke mi staris je la brakoj de grandeguloj." proklamis glora fizikisto kaj matematikisto Isaac Newton. Vere, la homo povas atingi multe, nur kiam lin apogas la ekkono de aliuloj...Kio min interesas el la vidpunkto de genezo de ekkono?

De homo al homo oni transdonas kaj sinsekve uzas informojn por pli vasta uzo.

La dua rigardo, spirita :

Kristo krucumita, por judoj falilo, kaj por grekoj malsaĝo, do, por la mondo neglektata.

Informo sen transdonado de la homo al homo ne povas bone disvastigi, do estas problemo de la informo pri la ekzisto de proklamita regno de Dio sur la tero, ĉar Kristo estas potenco de Dio.

Kiel eblas, ke kristanismo vivas, kaj en katolika eklezio ni eĉ povas inspekti, ke ĝi havas plenecon, de la la instruo, de evangelioj, eĉ post du mil jaroj?

Ekspliko estas simpla, ĉar la transdono de la vero ne estat natura, sed spirita. Apostolo Paŭlo, havas eksplikojn, speciale en la Ia letero al Korintanoj, en 4:7, li demandas:"Ĉar kiu vin diferencigas?

Kaj, kion vi havas, kion, vi ne ricevis?" Kaj en 15:50, kaj la jenon mi diras fratoj, ke karno kaj sango, ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.

Estas fakte pruvo, ke temas ne pri homa instanco, sed la eklezio estas Kristo en si mem.

La tria rigardo, komuna vivo, kun tiuj, de la bona volo.

En 2:14, estas en la ia letero de apostolo Paŭlo al Korintanoj, skribite, jene: Sed la natura homo, ne akceptas la aferojn de la Spirito, de Dio, ĉar ili estas por li malsaĝeco, kaj li ne povas ilin scii,. Pro tio, ke ili estas juĝataj spirite. Sed la spirita homo juĝas ĉion, kaj li mem estas juĝata de neniu.

Kie ni ekrigardas solvon,,? nu en la kunligo de tero kaj ĉielo, laŭ profetoj, kaj laŭ malnova testamento.

Kaj la tero ricevis Signon, ke Virgulino koncipis kaj naskiĝis Dio vivanta kun ni por ĉiam. Kaj esti en la mondo, kaj samtempe havi spiritan kapablon, distingi la bono, kaj la malbono, ni povas en Senmakulita koro – homa rimedo de spirita esenco.

Ŝi, patrino, scias kiel malfermi la sanktigilojn, kiujn por ni, per sia ofero akiris la Filo, por malfermi ilin, por ke en la mondo, tra ĉiu homo, disvastigadus virtoj, bezonataj por bona vivo. Jen mistero de feliĉo ankaŭ, kiu sin prezentas al ni tra ĉielo kaj en la eklezio.

KONKLUDOJ? Ni povas esti vere naturaj, normale funkciantaj homoj, plenumi la unusolan taskon, kiun ni ricevis laŭ Genezo 1:28-30: Ĉi tie Dio donas al la unuaj homoj la mondon, kaj ĉion en ĝi…Psalmaro 8:6-7: Ĉi tiu teksto rekte asertas la altan pozicion de la homo:

"Vi faris lin malpli alta ol la anĝeloj, per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; ĉion Vi metis sub liajn piedojn."

Kaj ankaŭ pro tio, ni povas kompreni, ke ni vivas sur la tero, kaj samtempe ni estas partoj de dia regno. La fakton kapablas kompreni ĉiu homo, kiu ensanktigos en senmakulitan koron de Maria Virgulino, kaj kiu postsekvos sian Redemptoron Jesuon. Ĉar resti homo, kaj esti homa, fari bone, tio estas laŭ la promesoj, ke ni bone vivu en pleneco de vivo vera.

Dankon al ĉiu por komuna dialogo kaj por, mi esperas novan renkonton en komuna dialogo.

Share