
Blua libro
Ĝi, temas pri populara nomo, de la libro, de Maria sacerdota movado. La libro oficiale nomiĝas "Al pastroj, al plej amataj filoj de la Virgulino Maria"
Mi ne scias, ĉu estas iu traduko de la libro en Esperanto. Kaj, samtempe mi ne scias, en kiuj ĉiuj lingvoj la blua libro, estis tradukita. Mi klopodos trovi almenaŭ kelkajn tekstojn, kompletigi ilin kaj por mia ĝojo kaj eble por utilo de iu, mi klopodos iom post iom publikigi ankaŭ en Esperanto. Se volus iu la libron, en sia propra gepatra lingvo, mi povas rekomendi kontaktojn, kaj simile.
Ilo, per kiu disvastiĝas Mariana Sacerdota Movado, en ĉiujn partojn de la mondo, estas la libro: "Al pastroj, la plej amataj filoj de la Maria Virgulino".
La libro servas por kompreno kaj trafundigo de la spiritualeco de la ensanktigo al la Senmakulita koro de Maria Virgulino. Ĝi enhavas meditadojn, aŭ inspiroj, kiujn don Stefano Gobbi akceptis en la koron, en la formo de enaj vortoj. Tiuj ĉi alparoloj komenciĝas en la jaro 1973 kaj estis kompletigite en la jaro 1997.
Spontanee ĝi estis tradukita en ĉiujn lingvojn kaj disvastigis MSM en kvin kontinentoj. Tra tiu ĉi ilo al la movado anoncas sin iuj kardinaloj, arciepiskopoj kaj episkopoj, pastroj tiel diecezaj kiel ankaŭ ordenaj, la kredantoj tra la tuta mondo.
La libro ne revendatas en la librovendejoj. Eblas mendi ĝin en la Centro de la movado, eventuale estas akirebla ĉe la aktivistoj.
/La libro havas multnombran eklezian konfirmon, tra la tuta mondo/
1973 La Movado naskiĝis.
7-a de julio 1973 Senmakulitan Koron de Maria.
Mi estos kun vi konstante.
"Bonvolu renovigi vian konsekron al mia Senmakula Koro: Vi estas mia, vi estas mia posedaĵo.
Ĉiumomente vi devas esti tio, kion mi volas, ke vi estu, ĉiumomente vi devas fari tion, kion mi petas de vi.
Ne timu! Mi ĉiam estos kun vi. "Nun mi agas, preparante vin por grandaj faroj, sed nur paŝon post paŝo, kiel patrino faras, kun sia infano..."
KONSIDERO:
/longa konsidero savas de sufero Z /
Nenio nova, estas en novaj relevacioj, ĉar tiel ĉi, estis skribite ankaŭ en la malnova testamento. Tioj, estis same notitaj vortoj, relevaciintaj de la Eternulo, tra la Spirito al profetoj, tra Li mem en Kristo kaj denove tra Maria la dia servantino humila. Ripeti tion estas bonvenigataj ĉiuj diaj infanoj, ankaŭ helpe de iam jam skribita, tra tiuj, kiuj ricevis impulson.
Sankta Mateo 22 37, Kaj Li diris al li: "Amu la Eternulon,vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso."
Hoŝea 6 6, Ĉar mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.
8-a de julio, 1973
NUN LA MOVADO NASKIĜIS
Ne spektu gazetojn aŭ televidon: restu ĉiam en mia koro, kaj en preĝo!
Nenio alia devus vin interesi aŭ esti proksima al via koro,ol vivi kun mi kaj por mi.
La Maria Movado de Pastroj, nun naskiĝis, sed ĝi estas ankoraŭ rompiĝema kaj malgranda. Por sia kresko, ĝi bezonas multajn preĝojn. Vi devas vivi nur por ĝi. En neniu alia afero vi trovos ĝojon kaj konsolon.
9-a de julio, 1973
VIA MISIO KONTURIĜAS.
"Hodiaŭ mi estas vere kontenta pri vi. Vi ĉiam estis en mia koro.
Vi vidas, kiel ĉio monda tiam ŝajnas, malproksima kaj senbrila al vi, kiel ĉio lacigas, kaj enuigas vin, ĉio, kio ne estas mi, via patrino, kiu volas vin tute, ĉiam, ĉiumomente, por si mem.
Lernu lasi min posedi vin, por ke kion ajn vi faros, estu mi, kiu faros ĝin per vi. Estas tre necese hodiaŭ, ke estu la patrino, kiu agas: Kaj mi volas agi per vi...
Vi ankoraŭ devos suferi, sed havu kuraĝon! Mi ĉiam estos kun vi, kaj vi - kiel preskaŭ neniu alia - gustumos la dolĉecon de mia patrina koro!....

