Samizdatoj de fratino Oktaviana
babilo pri kialoj en Esperanto
dialogo > Mistero de feliĉo. > Samizdatoj de fratino OktavianaSamizdatoj de fratino Oktaviana
Kion mi promesis al vi , jen la libreto, samizdato, el jaroj jam pasintaj. Sed la teksto en ĝi estas tre aktuala.
Eble ankaŭ pro tio mi komencas publikigi per tiu ĉi formo libreton, ĉar hodiaŭ etas Pentekosto kaj la temo de la libreto estas plej parte pri Ĝi. Forto de la sprito
Kion mi promesis al vi , jen la libreto, samizdato, el jaroj jam pasintaj. Sed la teksto en ĝi estas tre aktuala.
Eble ankaŭ pro tio mi komencas publikigi per tiu ĉi formo libreton, ĉar hodiaŭ etas Pentekosto kaj la temo de la libreto estas plej parte pri Ĝi. Forto de la sprito.
Kompreneble necesas noti, ke ne temas pri la romano mem, sed pri la klarigo de la diferenco, ene de niaj tradicio, miksi la tradicion homan, kaj la tradicio de la eklezio el vidpunkto de tiuj, kiuj vidas la diferencon. Kaj tia estis ankaŭ fratino Oktaviana. la tezon eksplikas ankaŭnia Dipatrino en la blua libro dank al humileco de la patro Don Gobi, kiu skribis tiun ĉi libron, kiel instigon de sia ĉiela patrino.
Tiu ĉi baza, fulma , erare dirita , homa , nacia, aŭ komplekse homa tradicio miksita el diversaj verketoj, eble ankaŭ bone menciitaj pensoj, ŝajnas esti dia revelacio, estas nur homa ofte materia klarigo de stato de la homo, homaro, kaj havas komunan nomon modernizmo.
Ekzemplo. : Oni ofte diras, ke la malbono eliras el la eklezio de katolikoj mem.
Temas pri modernizmo, negativa, ĉar povas esti malbono en la eklezio,kiu estis ankaŭ dum estado sur nia tero de Kristo, komune kun siaj kunlaborantoj inter kiuj esti ankaŭ Judaso. Sed li ne kapablis barakti la agon de Kristo fari sian taskon liberigi homan genton.
Tiel same hodiaŭ, en niaj tempoj, la malbono ne kapablas detrui la agon de la savo tra eklezio, kaj ĝia akto, sed Malbonulo nur malhelpas vidi la savajn fortojn, la ĉielaj sanktigiloj kaj sanktaĵoj de la eklezio kaj ĝian forton.
La diferenco inter filmo kaj romano kaj la atentigoj pli bone dirite, la prilumo de la tasko de la Spirito povas helpi al ni pli bona kompreni vivon, en la tuta ĝia komplekso.
Herooj de ĉe la rivero KWAI
Japana kolonelo Saito rigardis horloĝon, poste rigardkoncentriĝis en la malsovaĝigitajn akvojn de rivero Kwai. Proksimume post dek minutoj super tiuj ĉi ŝaŭmantaj akvokirloj devis kun bruego traflugi unua militvagonaro kun la japana taĉmento al proksima batal-fronto en Barmon. Inter la akvo kaj inter sabloŝtonoj sur la bordo li ekvidis ian sekretplenan draton.
Tragedio sur la rivero Kwai okazis en kelkaj minutoj.
Japana patrolo tuj komencis informesplori. La amerika taĉmento, kiu subminis la ponton, el la kaŝejo en la densa ĝangalo komencis pafadi kaj per kelkaj salvoj mortpafis japanojn. Angla kolonelo Niĥolson la komandanto de la milikaptitoj, kiuj konstruis la ponton kaj la fervojon ĵetis sin en la riverfluejon, kiam la kolonelo proklamis la alarmon.
El la malproksimo estis aŭdebla la fajfado de la militvagonaro. La rapidpafa kanono de amerika taĉmento komencis la barpafadon. Soldato de amerika infanterio , kiu havis ordonon elĵeti la vagonaron, estis trafita per pafoj de proksimeco. La korpo de kolonelo Niĥolson trafita per pafado falis sur la kontaktojn, kaj ekbruligis la eksplodaĵon de dinamito sub la ponto.
Giganta blanka nubo, ĝangalon ektremigis la bruego, kaj la japana militvagonaro falis en la ondojn.
Eble ankaŭ vi vidis tiun ĉi draman aperaĵon, per kiu finiĝas la bela kolorfilmo "Ponto sur rivero Kwai". Eble ankaŭ vin entuziasmigis la okazintaĵoj de anglaj militkaptitoj. Eble vi indignis super la krueleco de japanoj kaj mokfajfis la faman "Marŝon sur rivero kwai".
Sed la enhavon de la filmo elpensis la verkisto Pierre Boule. La fakta historio de militkaptitoj sur la rivero Kwai estis ja pli bela ol la historio el la filmo kaj en la romano. Inter la militkaptitoj travivis ĝin kapitano Ernesti Gordon, kaj elrakontis ĝin en la libro, kiu traflugis tra la mondo, kaj nomiĝas "Per Kwaivalo"
Ne estas permesite kapitulaci pro nenia prezo.
Ernesto Gordon tiam estis 25 jara, kaj apartenis inter la plej junaj kapitanoj de skota regimento "ARGYL", kiam sur la pacifiko eksplodis la dua mondmilito.
La sepan de decembro 1941 kiam la surmaraj kaj aeraj fortoj de admiralo Naguma ekatakis Pearl Harbourn kaj tiel ili komencis la militon, dua japana imperiestra flotilo forpuŝis el la bazo Gam-Banh kaj alcelis al malajzio kaj singapur. Komenciĝis la terura milito en la ĝangalo. Al japanoj komandis giganta generalo Yamaŝita, /"japana ROMMEL"/ kun la nekredebla subiteco kaj rapideco.
/Ĉi tie mankas du paĝoj/
Terura bombardado, difektigo de akvokondukiloj, disvatiĝintaj brulegoj kaj manko de brulmaterialoj kaj pafaĵo ŝanĝis la lastajn tagojn je la infero. La 15. februaro generalo Percival suprenstreĉis la blankan standardon kaj subskribis la kapitulacion de tuta taĉmento.
Yamaŝita furiozigita per la malmolnuka defendo, kiu al li elvicigis 20.000 da elitaj soldatoj, militkaptis Percivalon kaj liajn oficirojn kaj devigis ilin balai la stratojn de urbo.
Ĝi estis tre malgaja tago. Japanoj festis sian plej grandan venkon per ekkrioj: "BANZAI" kaj alinomis Singapuron je "ŜONAN, Hirtstelo". La skotoj el la regimento "ARGYLL" malarmigitaj en la kolonoj kun la lastaj militkaptitoj - ilies nombro estis 60.000 - por ĉiam forlasis la antaŭurbon de la haveno, kovritan per kadavroj de siaj amikoj. Oni koncentris ilin en la koncentrejo Changi.
La unua dolora surprizo: ili estis kondamnitaj al morto per malsato. La tuttaga nutraĵo konsistis el la unu moke malgranda plado de rizo. Ne estis kuraciloj por la malsanuloj, ne estis loko por la vunditoj kaj mortantoj. Kaj Japanoj sen skrupuloj mortigis kaj torturis la militkaptitojn. El ilia konduto estis klare, ke la militkaptitoj estis por ili la netolerebla ŝarĝo. Tial estis necese liberigi sin de ili per kie ajn maniero.
Foriri sur la riveron Kwai
Certan tagon fulmrapide disvastiĝis la sciigo tra la koncentrejo. La militkaptitoj ne kredis al la propraj oreloj. Tagmeze la raŭkaj kaj maltrankvilitaj voĉoj de gardistoj anoncis la alvenon de japana oficiro, kiu al la militkaptitoj pruvis la kuraĝigan sciigon: -Plej fortaj el vi, kiuj estas kapablaj fari longan vojon, estos grupigitaj en la formaciojn kaj iros en la tendaron tĥajaj montoj. Ili trovos tie la plej modernaj establaĵoj: la ludejojn, bonegan nutraĵon, modernan malsanulejon. La volontuloj povos iom labori. La lastaj povos fari, kion ili volas.
Montoj! La feliĉo venis neatendite. La militkaptitoj, kiuj restadis en la Changi, salutis kaj gratulis al ili, kaj kun la enviema rigardo sekvis la elektititajn virojn, inter kiuj estis ankaŭ la pli multo da Skotoj de Gordon.
En la tĥajaj montoj atendis ilin la amara trompiĝo, post la suferoplena marŝado.
Ili demetis la alportitaĵoj, en longa vico de barakoj ĉe la bordoj de rivero Kwai, kaj ne estis malfacile kompreni, ke la vortoj de japana oficiro estis nur fiaj, aĉaj trompoj.
En la barakoj ili trovis kelkajn centojn da militkaptitoj malsanaj je tifo. Ili eksciis de ili, ke dum la pasintaj monatoj, alvenis tie miloj da militkaptitoj, kaj ĉiuj mortis.
Unu sola nerara sinjoro en la koncentrejo estis malario, dizenterio, ekzantemtifo kaj la densaj nuboj de kuloj.
La -mallonga laboro por la volontuloj- signifis dek horojn de elĉerpiga laboro, kiun devis fari ĉiuj militkaptitoj, sub la minaco de maŝinpafiloj, je la konstruado de la militfervojo. Ĉi tiu dura devigado estis en la klara kontraŭdiro kun ĉiuj internaciaj interkonsentoj. Sed la justeco kaj la humaneco bedaŭrinde estis malproksime de la rivero Kwai.
Tiu terura laboro farita sub la vipo kaj en la nuboj de kuloj, elpostulis pli multe da vivoj ol la defendo de Singapuro. Atestas pri tio la senfinaj tombejoj, kiuj ankoraŭ hodiaŭ laŭlongas ĉirkaŭ la koncentrejo.
Profundaj kliniĝoj al la inspektistoj.
La skotaj knaboj stariĝis vidalvide al la kondamno kun la rektigita kapo kaj fiere. Kun ĉiu amareco en la koro kunpremis la dentojn kaj komencis tiujn frenezajn laborojn, pretaj morti, sen la plej malgranda esprimo de maforteco. Ili volis doni al siaj fipolicistoj instruon pri la homa digno.
"Dum unuaj semajnoj - skribas kapitano Gordon – sukcesis al ni konservi la propran dignon.
Sed nia firma decida starpozicio estis konsiderata kiel impertinenteco. Japanoj reagis malbonintence kaj kruele. Kiu ne salutis la inspektistojn kaj ne kliniĝis sufiĉe profunde, kiel postulis la reguloj de koncentrejo, tiun ili pistis, ĝis li ne faligis. La plej malbona demando, kiun ili povis ĵeti al ni en la vizaĝon, "Kio estas la impertinenteco?"
Post tio senkompate sekvis la batado kiu puŝfaligis la soldaton kaj oficiron.
Nutraĵo malbona. Laboro mortlaca. Batado sen kompato. Malgraŭ ĉiuj kuraĝaj decidoj de unuaj tagoj la moralo malleviĝis okulvide. Elĉerpitaj , malsanaj kaj senĉese turmentitaj ili sentis, kiel ili malrapide ŝanĝas je la sovaĝuloj.
La korboj plenaj de la argilo sur la ŝultroj de mortantaj.
La fervojo, kiu devis kunigi Barmon kun Indio kaj kiun tiuj ĉi homoj devis konstrui estas 400 kilometrojn longa. Ĉiu ŝpalo kostis la vivon de la homo. 12.400 de ili mortis ĉi tie laŭlonge de la fervojo aŭ en ombro de barakoj.
Miloj da aliaj kiuj travivis tion, sur la kripligita korpo forportis por ĉiam la malgajan memoron pri la rivero Kwai.
Nek la fortaj kaj bone nutritaj homoj ne tolerus tian mortlacigan laboron, kia estas la konstruado de fervojo ĝuste en la ĝangalo.
La militkaptitoj foriradis dum mateniĝo kaj foruzidaĝis en la laboro duonnudaj sub la bruliganta suno de Malajzio ĝis la nokto. Ili devis konstrui la gigantajn talusojn sur la deklivo de monto, porti ŝtonojn sur la ŝultroj kaj la argilon en la bambusaj korboj.
La vestaĵo, ja jam nur ĉifonoj, neniel ŝirmis ilin antaŭ la arda suno kaj moskitoj, per kiuj la lando estis plena.
Oni dormadis en la barakoj sur la tero, kiu estis kovrita per la foliaro kolektita en la ĝangalo. La nutraĵo: kutima moka porcio da rizo hibisko kaj aliaj vegetaĵoj kiujn ili kuiris por ke almenaŭ iom kvietigu la suferigan malsaton.
Post kelkaj semajnoj tiuj ĉi viroj "elektitaj pro ilia forto," ŝanĝiĝis je la amaso de skeletoj kun griza haŭto kaj enprofundiĝintaj okuloj en la sulkiĝinta vizaĝo.
Kvankam ĉiuj estas plenaj per vundoj, de tropaj vundoj, kiujn ofte penetras ĝis en la ostoj kaj puse putriĝas.
700 kilometroj de ĝangalo.
La ordono estis unusenca: Neniu devas forresti el la laboro sen la kuracista permeso!" Sed en la koncentrejo de morto estis nek unu kuracisto. La sekvoj estis klaraj.
Ĉiu matene en la longa vico, kiu iris en la laboro, estis la homoj kun la granda febro. Ŝancelpaŝadis kiel ebriaj.
Se iu sub la sun-komao kaj pro vipoj falis teren, ili lasis iln tie tutan tagon kaj neniu el tiuj skotaj knaboj, kiuj en unuaj tagoj ĵuris ke ili mortos fiere kaj digne jam ne havis fortoj preni la kamaradon sur la ŝultrojn kaj nekonsiderante la batadon forporti lin en la ombron de barakoj.
Nur la vespera homamaso de mortlacaj laborantoj trenis kun si ankaŭ la mortantojn kaj mortintojn kiuj dum tage falis, por ke ili enterigu ilin proksime de koncentrejo.
Neniu kuraĝis ŝajnigi, ke li ne li ne povas labori. La unuaj kaj la lastaj, kij tion provis, ili estis kvin amikoj, el la tria taĉmento "HIGHLANDERS". La grupo de japanoj kriegantaj en sia nekomprenebla lingvo alkuris, pendigis ilin duonnudajn sur la arbojn kaj senkompate vipis ilin kaj poste lasis ilin dum tuta tago je la libervolo al arda suno kaj al la pikanta insektaro.Forkuri? Multaj pensis pri tio. Dum longaj sensonĝaj noktoj, en la febro oni aranĝis la centojn de siaj fantastaj planoj, kiel oni povas suksesa veni al bordo kaj iri sur la maron. Sed japanoj ĉiutage moke diradis: "Nur forkuru. Ni ne kuros post vi. Ĉirkaŭ ni estas 700 da netrapenetrebla ĝangalo. Kaj tigroj kaj serpentoj havas ĉiam bonan guston."
60,000 da sklavoj
Kun la konstruado de la fervojo oni deziris komenci en la junio nu la militkaptitoj el la koncentrejo Changi venis sur la lokon ĝis en novembro. Tial la laborgrupestroj pelis per batado por ke la laboro procedu pli rapide, ĉiam pli rapide.
Sed la morto terure maldensigis la vicojn. Tiam la skotaj junuloj vidadis la longajn vicojn de sklavoj, kiuj alvenadis el Barmo, Tĥajlando, Malajzio kaj Javo. Ili neniam estis en la milito kun Japanoj. El iliaj timigitaj okuloj estis eble ellegi saman demandon: "Kial vi elŝiris nin el niaj hejmoj?" Kion malbonan ni faris? La terura milito konis nek leĝon, nek kunsenton. Japanaj soldatoj faris tra la vilaĝoj ĉiutage milittraserĉon kaj novaj vicoj da timplenaj azianoj iris al fervojo kie ili devis suferi kaj morti apud la militkaptitoj.
Sur la malbenitaj reloj estis devigitaj labori ĉirkaŭ 60.000 homoj.
Sur unu loko estis la laboro tre malfacila. Estis necese forigi la tutan monton de roko, kiu baris la vojon al la fervojo. Ili eksplod–pecigis ĝin per dinamito. La militkaptitoj transportis en la valon grandegajn ŝtonblokojn, liberigitaj per eksplodoj.
Kapitano Gordon skribas: "La japanaj inĝenieroj ofte elĵetis en la aeron la grupojn de militkaptitoj, fleksitajn sub la ŝarĝo. De tempo al tempo ili lasis deŝovi amason da teraĵo sur la militkaptitojn, kiuj estis tute bone videblaj. Tiuj ĉi akcidentoj estis ĉiutagaj...
Dek du senfinaj monatoj.
Restis ankoraŭ fini la plej malfacilan laboron, konstrui la ponton sur la abrupta bordo de rivero Kwai. Ili havis preskaŭ neniajn laborilojn.
En tiuj tagoj venis al la koncentrejo la konciza ordono:
Ek-labori devas ankaŭ la oficiroj.
Iom da oficiroj, kiuj restis ankoraŭ vivi, konsiliĝis kaj unu el ili respondis: -Ni ne devas labori kaj vi al tio ne povas nin devigi. Ĝi estas la terura malobservo de internaciaj interkonsentoj. -Kiu ne laboros, tiu estos ekzekutita, -ili respondis.
-Bone ekzekutu nin.
La reakcio de japanoj ne lasis je si longe atendi.
Ili ordonis kolektiĝon de ĉiuj militkaptitoj antaŭ la barakoj. La oficirojn ununflanken la soldatojn je la duan. Kamiono de japanaj soldatoj ĉirkaŭadis la soldatojn. Unu japana oficiro ekkriegis kelkajn vortojn kaj la interpretisto tradukis:
Se vi tuj ne komencos labori ni mortpafos duonon de viaj kaptitoj.
La skotaj oficiroj ekhororiĝis. Nun temis ne pri iliaj vivoj sed pri la vivoj de soldatoj. Ĝi estis la neaŭdita perforto, sed ili ne povis allasi, ke la soldatoj oferu sin.
-Antaŭ tia terura malobservo de ĝenevaj interkonsentoj ni estas devigitaj cedi.
Komenciĝis la konstruado de ponto.
En la filmo " Ponto sur la rivero Kwai"la militkaptitoj klopodis per ĉiuj fortoj konstrui la bonan ponton. La fakto ja estis alia. Se iu povis saboti, aŭ pli malrapidigi la laboro kaj eviti ĉe tio la bajonetojn, li tion faris. Al iuj sukcesis en la apogpilierojn enbori la kavojn, kaj ŝutplenigi ilin per termitoj, en la espero, ke la termitoj sinsekve difektos ilin. De la malfruigo kaj de plilongigo estis tiom , ke la konstruado elpostulis dek du senfinajn monatojn.En la filmo " Ponto sur la rivero Kwai"la militkaptitoj klopodis per ĉiuj fortoj konstrui la bonan ponton. La fakto ja estis alia. Se iu povis saboti, aŭ pli malrapidigi la laboro kaj eviti ĉe tio la bajonetojn, li tion faris. Al iuj sukcesis en la apogpilierojn enbori la kavojn, kaj ŝutplenigi ilin per termitoj, en la espero, ke la termitoj sinsekve difektos ilin.
De la malfruigo kaj de plilongigo estis tiom , ke la konstruado elpostulis dek du senfinajn monatojn.
"Ankaŭ Dio forlasis nin."
Ĉi tia multe da suferado superis la homajn fortojn. En la plej granda malespero, kiam la venkintoj, senĉese turmentis ilin tiuj ĉi viroj serĉis la helpon ĉe la kompatema Dio. Ili estis plej grandparte protestantoj. Komencis amase partopreni la diservon, kiun unu pastoro faris nokte en la plej granda barako. La militkaptitoj sur la genuoj kun ploro petegis Dion pri la liberigo. Sed Dio ne tuj elaŭdos niajn petojn. Dio ne estas la aŭtomato, en kiun sufiĉas ĵeti la monon kaj eliros, kion ni bezonas.