lvlipa.sk

Pri ĉeloj

07.11.2025

 Pri ĉeloj ne estas nur kemiaj procesoj, sed ankaŭ evito de sento per racio.

Ni scias, ke homo estas konata, kiel homo racia, kiel homo saĝa.

Kaj jes, ankaŭ laŭ filozofo ni povas ripeti, ke ni estas, ĉar ni pensas. Interesaj kaj instruaj frazoj estas ĉie ĉirkaŭ ni.

Nu bone, mi ne volas instrui, aŭ, certe ne kritiki. En la skriboj, estas ankaŭ, ke ni nepre al neniu diru, eĉ ne ordonu, kion , kiu, devige manĝu aŭ trinku.

Estas tre persona afero. Kaj ankaŭ mi ĉiam respektas la postulon de unuopuloj. Sed mi samtempe vidas, ke por homoj estas pli grava tio, kiel la manĝo bongustas. Kaj ne gravas la konsisto kaj la utilo.

Dum la tuta vivo, influis nin familio, kamaradoj, samklasanoj. Influas nin proverboj de niaj praavoj,kiuj plejparte perdiĝas en la novaj vortoj kaj multaj reklamoj. Ni kreas novajn familiojn, ni havas novajn impulsojn, kaj baraktas per ĉiu formaj obstakloj. Ja, la vivo estas interesa, pretenda kaj samtempe danĝera. Jes, ĝi estas ankaŭ danĝera.

Kiel estas tio pri nutrado?

Laŭ ĝeneralaj konkludoj ĉio pliboniĝadas, en Eŭropo ekzemple, do ankaŭ ĉe ni estas sufiĉa da nutraĵoj, mineralakvoj. La sciencistoj nin konvinkas, ke super prilaboritaj nutraĵoj estas niaj avantaĝoj, ni havas ĉion ĉe mano, la supervendejoj estas malfermitaj preskaŭ senĉese. Ni havas modernajn rimedojn por prilabori ĉion en kuirejoj, kiuj ofte similas al laboratorio.

Ni povas kuiri varie, sufiĉe laŭ gusto spici, plibonigi kaj malgraŭ ĉio la vivo sin plilongigas, sed homoj suferas pro diversaj malsanoj korpaj kaj lastatempe aperas pli kaj pli nesufiĉa anima ekvilibro kaj atakas nin spiritaj malsanoj.

Ĉu pro manĝaĵoj? Mi ne pensas same tiel.

Rilato inter manĝaĵo, kvalito de nutraĵoj, ofteco de ĉetablado, kaj la sanstato montriĝas, indikas al ni, kie ni bone faras, kaj, kie ni neglektas regulojn.

Kaj jen aperis Homo aliena -malfortanima.

El kristana vidpunkto ni povus diri simple, mankas kredo, mankas dia spirito. La rezulto estas , ke ni rifuzis dian ordon de natureco. Rezulto estas, ke ni devas ĉion plibonigi kaj tio signifas, ke estanta stato ne estas bona. Estas bone, ke ni pliboniĝadu, kaj ke ni perfektu rimedoj por la vivo, sed estas necese ankaŭ respekti la Veron. Necesas respekti ordon.

Nu jes, estantaj kondiĉoj por vivo estas entute malfacilaj, kiel ĉiam, kaj ni devas iri reen la vojon, kiun ni ne rimarkis, ni neglektis ĝin, kaj ni devas denove ĝin malkovri.

Oni diras, neniam esta malfrue por agi bone.

Ni ne nur primokas la dian evangelion, sed ankaŭ riproĉas la homajn proverbojn, kiuj ŝprucas el dia Vorto. Kaj jen estas bone, ke ni akceptis la fakton, ke ekzistas animo, kiu estas laŭ kristana instruado senmorta.

Sed, kion tio ĉi signifas por nutrado, por trinkaĵo, por nia ĉetablado, por nia normala civitana vivo?

Nu multe.

Ni povas lerni pri tio iom de ĉeloj kaj de neuronoj, tre specialigitaj ĉeloj de nerva histo.

El ĉeloj ni estas, el ĉeloj konsistas ĉelaro, histo. Kaj tio, estas ankaŭ ni, nia korpo. Kaj por ke ni estu, ni devas manĝi, kaj por ke ni estus sanaj, ni bezonas sanigajn nutraĵojn, pro tio mi skribis la frazojn: Kaj jen aperis Homo aliena -malfortanima. Pri ĉeloj ne estas nur kemiaj procesoj, sed ankaŭ evito de sento per racio.

La bazaj nutro faktoroj estas proteinoj, grasoj, karbohidratoj kaj kompreneble helpaj kiel vitaminoj, mineraloj, fermentoj, kaj memkompreneble akvo. Aero kaj ĉion, influas ankoraŭ la ĉirkaŭaro.

Por digesti, asimili nutraĵojn estas necesaj multaj malsimplaj kemiaj, kaj mekanikaj procesoj.

Por ke, ĉio bone transiru esti necese konsumi nutraĵojn en ilia natura formo, ĉar tiel ili estas kapablaj kunligi sin reciproke, krei novajn substancojn por la tuta asimilado kaj por utiligi al ni, al nia sana evoluo.

Do ni bezonas puran konstrumaterialon kaj energion.

Scienco havas en tio klare.

Ĉelo por

-kovri sian bezonon de energio postulas grasoj kaj karbohidratoj

-por konstruo de ĉelo postulas proteinoj kaj karbohidratoj

-por direktado de la ĉela agado postulas enzimoj,hormoj,kaj proteinoj

-por metabolizmo postulas vitaminoj akvo, ionoj

temas pri materioj kiujn la ĉelo akceptas, absorbas.

Esatas materialoj, kiuj ĉeloj eligas kaj tio

-nebezonataj, malutilaj, superfluaj kiel CO2 kaj ureo

-bezonataj por aliaj ĉeloj kiel hormonoj, vitaminoj, enzymoj

-bezonataj por defendo kontraŭaj materialoj-antisubstancoj

Kion bezonas ĉelo, bezonas homo, kompleksaj, naturaj, puraj sanigaj, kaj en sufiĉa bunteco.

Jes ni pensas, ke ni scias, kion ni bezonas kaj tiel ni decidas. Sed la ĉelo, nia ĉelaro, nia kompleksa organismo tre bone kaj eĉ pli bone ol ni, scias, kion ĝi bezonas. Kaj se ni donas por ni sufiĉan kvanton, pli-malpli, en sufiĉa natureco de nutraĵo, la korpo prilaboras la tutan kvanton. kaj por esti sana, ĉion bezonatan el la nutraĵo kaj el ĉio havebla eltiras por sia utilo.

Jes, estas bezonata kunlaboro, kaj pripensado, sed kiel saĝulo diras, kiu pripensas, tiu ne konas.

Ni devas koni, ni devas kompreni, ni devas decidi en ĝusta tempo, pri la neceso kaj pri la rifuzo.

Antaŭ ĉio, ni devas esti kapablaj:

Sciencistoj denove pravigis en la fakto pri fastado.

Estas kiel en parlamento. Neuronoj havas signalojn kiam kaj, kion ni uzis, kaj la procesoj stiras laŭ la historio. Se ni malbone nin nutras, ni denove decidas por tiu sama maniero, ne laŭ nia bezono, sed laŭ la decido de neuronoj, laŭ nia kutimo. Kaj Interrompi tiun ĉi kutimon necesas interrompi la kutimon pri la kvanto kaj tempo de nutrado mem, do interrompi per fastado.

Ĝi helpas disbati la kutimon, kiu estas malbona por nia korpo, kaj por nia volo, sed ni devas tion scii, se ni ne akceptos pro malakcepto de dia ordo, ni malakceptas pro nia obstineco.

Ankaŭ motoro ne povas ĉiam kaj ĉie labori je la plej, plej alta kapacito.

Plua momento, la plej malbona influo estas tiu, pri kiu mi volas ĉefe atentigi, kaj mi skribas denove du frazojn, kiujn mi jam notis.

aperis Homo aliena -malfortanima. Pri ĉeloj ne estas nur kemiaj procesoj, sed ankaŭ evito de sento per racio.

Ankaŭ en la Sankta Skribo ni havas ekzemplojn pri ĝusta nutrado. Ankaŭ profeto Danielo postulis por manĝo, legumenojn kaj akvon. Rezultoj de li kaj liaj kunuloj estas pli bonaj korpe kaj spirite, se ni komparas kun junuloj, kiuj manĝis el reĝa tablo, kaj trinkis vinon.

Do laŭ tio multaj homoj decidas sin en la elekto de konvena nutraĵo, laŭ tio, kiel ĝi aspektas, kiel ĝi gustas, kiel ĝi estas facile akirebla kaj ankaŭ kiel rapide oni havas ĉion ĉemane.

Laŭ tiu ĉi elekto ne estas konvenaj eĉ kelkaj freŝaj nutraĵoj. Por ekzemplo, pro tio, ke la citrusoj pli rapide estas malŝeligataj, kompare kun legomo. Sed en legomoj estas la partikuloj, kiuj, determinas la funkcioj, en niaj cerboj. Kaj mankante en la manĝo kompilaĵo portas problemojn, kiujn ni ne kapablas eviti. Per nenia alia maniero, ni povas ilin anstataŭi, ĉar tiuj eroj estas nenie aliloke en la naturo. Ili estas nur en menciitaj vegetaĵoj. Kaj la ĉelo, kaj ankaŭ neniu korpa organo kapablas produkti ilin.

Temas pri sciencaj malkovroj. Ni povas dubi, sed la rezulto klarigas, ke ne ĉio estas en ordo.

Se ne alkalkulas la eksteraj malekvilibroj pro la nesufiĉa dormo, malpurigita ero, interhomajn rilatojn, ĉio ne pliboniĝadas per lernado, sed per akcepto de stato, ke ni erare iras.

Respondo al ni estas simpla. Ni sentas tion, en ni , kaj provokas nin, ke perdiĝas homo racia kaj aperiĝas homo senta. Kaj tio ne estas evoluo, sed nur milde dirita dekadenco.