lvlipa.sk

Papilioj

07.11.2025

Papiliaj flugiloj. Papilioj. Esperanto papilioj. Troveblaj je la adreso:

https://vaculiatko.eu

Kaj precizigite tuj vi trovos ilin , je la paĝo kun papilioj:

https://www.vaculiatko.eu/search-engine.htm?slovo=esperanto&search_submit=&hledatjak=2

Papiliaj flugiloj

Papiliaj flugiloj. Se ni uzos la esprimon flugiloj de la papilioj, ni tuj povas imagi la belan, agrablan ŝveladon de papilioj super la floroj en la ĝardeno, super la razeno, apud rivero kaj, en la plej diversaj situacioj. Por mi elsaltas ĉiam rememoroj al someraj tagoj, plenaj de suno, freŝa somera aero kaj promenoj apud la riveroj kaj vagado tra la kampoj.

Belaj travivaĵoj el liberaj momentoj de mia vivo.

Se mi devus la papiliojn imagi,ekzemple, se ni pri ili babilas, certe mi rememoras al la, por mi ne kutima komparo de la solvo de moralo, en la mondo.

Certe, ĉiu el ni konas iun komparon kun tiel nomata vangofrapo - morala, kiu povus traŝovi la homaron en la pli bonan stato.

La frazo sonas ekzemple jene. Ĉiu morala vangofrapo plibonigas la mondon. Sed se ĉiu ricevus vangofrapon - moralan , do poste, la mondo estus videble pli bona.

Nu mi, ne certas. Ni homoj estas regule atentigataj je la trapaŝo de la morala, aŭ civitana leĝo, kaj la mondo ne pliboniĝas iel rapide.

Aŭ, ĉu ni ne vidas bone?

Mezurebla estas la movo de flugilo de papilio.

Tio estas vero, la flugiloj de la papilioj disbatas aeron kaj se tio okazas ĉe niaj antipoduloj, ni tion rimarkas en la vento ĉe ni, en nia ĝardeno, ĉe la riveroj, en la kampoj.

Nun temas pri alia papilio.

Tiuj ĉi papilioj estas ĉiam bonaj, por plibonigi nian humoron, por plibeligi nian loĝejon, por plibuntigi nian ĉetabladon, kaj eble eĉ, por disvolvi nian fantazion pri diversaj rekte neimageblaj situacioj.

Papilioj estas simplaj temoj por ĉiu ĉetablado.

Ni nun prezentas kelkajn el tiuj tre belaj unuopuloj, kiuj provokas nin por fari ion bonan por si mem, por nia ĉirkaŭaĵo, por Esperanto movado, ĉu

por komunikado?