Kial kredi, anoncas ankaŭ floroj.
Tial mi invitas vin vivi ĉi tiun monaton dediĉitan al mi kun aparta intenseco kaj oferi al mi la bonodorajn florojn de via preĝo kaj sufero. Vi vidas, kiel miaj filoj el ĉiuj anguloj de la mondo respondas al mia voko. Ili estas la plej malgrandaj, la plej mizeraj, la humilaj, la simplaj: ilia respondo plenigas mian Koron per ĝojo. La vundoj de mia Koro resaniĝas kaj dornoj transformiĝas en bonodorajn kaj altvalorajn florojn. Miaj larmoj transformiĝas en ridetojn. Bonvolu dediĉi florojn de amo kaj preĝojn al via ĉiela Patrino ĉiutage kiel malgrandaj infanoj. /el la Blua libro de don Gobbi/Esperanta aŭtoro, Julio Baghy, kiu scias ion pri la vivo, kaj, kiu tre bele skribas pri koloroj, en sia novelaro KOLOROJ, dediĉas en siaj meditoj kelkaj tre belajn vortojn al signifo de koloroj, en rozoj- ĝuste estas la printempo, La milkolora vivo ridetas al vi, homoj. Malfeliĉa estas la kolorblindulo, kaj kompatinda la senracia preferanto de unu koloro. Ili reprezentas la senkolorigon, kaj similas al la vintra mortotuko...Sed la kaŝitaj, tegitaj koloroj restas, koloroj eĉ en la utero de la tero kaj ĉiu printempe demonstracias en la sunbrilo pri la nevenkebla vivo. Li simple kaj racie konvinkas nin, ke la koloroj de la rozoj ekzistas, kvankam ni ne vidas ilin, kaj ne nur tion, ili nin eĉ influas, sen nia konscio. Ankaŭ. La aŭtoro skribas:"La koloroj ŝtelas sin en la animon. La sama koloro devus veki ĉiam la saman efikon...Kaj neniam estis tiel! En la impresoj de ĉiu ekflorado kaj de ĉiu velkado miksiĝis sentonuancoj. Ekzistas larmaj printempaj ĝojoj kaj ridetantaj aŭtunoj. La koloroj influas. " Ĉu havas signifon, kredi tiuj ĉi vortoj? Nu, certe jes, se ni volas esti influantaj, al la pli bonaj sentoj, rigardindas disvolvitataj floroj, kaj esti spektantoj de iliaj koloroj. Tio influas al la vivo, ĉar temas pri vivo. Kio estas vivo, tio ankaŭ vivigas. Reen al blua libro. Mi volas, ke vi oferu al mi ĉi tiujn florojn hodiaŭ por mia nomtago. Mi benas vin, mi benas vin ĉiujn per dankemo kaj aprezo. Rigardu liajn dornojn, rigardu lian sangon, konsideru liajn vundojn! Tio estas, la floroj, kiuj elburĝonis el lia dolora obeemo. Poste Jesuo vidos kun plezuro la bonodorajn florojn burĝonantajn el lia suferado kaj povos kolekti en vi la altvalorajn fruktojn de sia elaĉeto. Estu via ekstera silento, kiu protektas vin kontraŭ la surdigaj bruoj, de voĉoj kaj bildoj, kiuj, senfine plenigas la tagordo de viaj tagoj. Bonvolu provi malligi vin de la malmultekostaj delogoj de la gazetaro kaj televido, ĉi tiu terura rimedo, kiun mia kontraŭulo uzas por distancigi vin de mi kaj de mia Filo. Estu via interna silento, kiu kondukas vin, aŭskulti la vorton de Dio kun amo kaj fido. Bonvolu penetri en la profundan misteron de vero kaj beleco, kiun la Evangelio malkaŝas al vi. La Evangelio de Jesuo estu por vi, la sola vorto de vivo, kiun vi serĉas, aŭskultas, amas kaj vivas. Poste mi akceptos la bonodorajn florojn de preĝo, fido kaj amo,…. Bonodoraj floroj ofte estas esprimoj de la mesaĝoj kaj admonoj de Maria vivi ĝustan vivon laŭ la ordonoj de Dio kaj esti parto de ŝia ĝardeno, kiun ŝi kultivas kaj aparte protektas por Jesuo. Floroj. Ĉu eblas kredi al forto de la floroj? Jes, certe ili havas en si la forto, ekcirkuligi bonajn sentojn, bonajn intencojn, kaj eĉ bonajn pensojn, kaj sinsekve bonajn agojn. Des pli ni devus pripensi la efikon de doloroj de Kristo, el liaj vundoj ja ekĝermis la floroj de sanigo de niaj animoj, niaj koroj de nin mem.

