Dialogo - pri tialo - kialo
Saluton!
Mi volas prezenti al vi, la unuajn partojn de la kanalo,
DIALOGOn https://www.youtube.com/channel/UCFBUjoMai-jyIY1BxG3a6yQ
Mi deziras ĉion bonan, por ĉiuj spektantoj de mia unua sinprezento en la kanalo de youtube, kiun mi donas al vi.
Mi dankas kore, por via pacienco kaj atentemo.
Mi ĝojas, ke al mi sukcesis ricevi tempon por dediĉi al mia ŝatokupo.
Estas vera donaco ankaŭ por mi, kiun helpe de tiu ĉi rimedo mi kuraĝas ankaŭ diri publike.
La kialoj , instigoj estos respondotoj en tempoj venontaj.
Esperanto estas la komunikilo,bela kaj utila lingvo.
Kaj, mi ĝojas por tio , ke mi povas surbendigi tiun ĉi vidbendon, por ke mi povu prezenti en Esperanto, mian retan paĝon. Reta paĝo estas LV lipa.sk. Kaj ke mi povas prezenti intencojn por la sincera dialogo.
Kompreneble ĉio dependas de la intereso.
En venonta tempo mi volas dediĉi al dialogo.
Dialogo, kiu ne estas, nin povas diri sincere, ĉiam en la vero komunikata. Malgraŭ tio, ke ĝi estas treege bezonata.
Kaj ĝi peras multe por la vivo, por vivo, kiun ni bezonas por lerteco de la vivo mem.
Dialogo, estas nomita mia informkanalo.
Per ĝi mi publikigos la filmetojn, kaj ankaŭ voĉe diversajn temojn, rilate la babilado pri ĉio ajn. Speciale pri babilado, diskutoj kunligitaj kun la temo de tialoj.
Kion ĝi fakte signifas, la temo kialo? Tialo?
Por mi ĝi signifas multe. Kaj mi pensas, ke ankaŭ por ĉiuj homoj.
Ni ĉiuj volas koni la tialon. kial, kio, kie aŭ kiel maniere okazas.
Sed mankas la respondo kial, kaj sinsekva respondo kaj kompreneble sinsekva plibonigo.
Estas tio kunligita kun nia vivo, kun kvalito de vivo mem.
Ni tion povas spekti en la tradicio de preparo de nutrado, manĝoj, en la tradicio de niaj sociaj rilatoj. Pri tio mi ankaŭ traktas en mia reta taglibro lvlipa.sk kaj speciale en la parto " ĉe la manĝotablo. Aŭ Dio parolas"
Kompreneble, la vivo subtenaĵoj por nia korpo, tio estas tio, kion ni vidas, kion ni sentas kaj, kio ĝojigas nin.
Estas tre grave por ni. Sed, certe estas ankaŭ, tiaj vivo teniloj, kiujn ni ne vidas. Ofte, ili estas neglektataj, kaj eĉ evitataj, laŭ uzo, eĉ laŭ la temo. la religio, kaj ĝiaj subteniloj,sanktaĵoj, sanktigiloj kaj spirita enhavo.
Religio estas, laŭ ekspliko de vortaro la lernado de la rilato inter Dio kaj la homo. Religio estas tuto de la sintenoj kaj faroj, per kiuj homoj klopodas interrilati kun supernaturaj estuloj.
Religion ni ofte miksas kun politiko, kiu estas gvidado de socio tra leĝoj kaj ekzekutivo,kaj laŭ la vortaro, politiko estas
arto de regado de socio.
Do grandega estas diferenco inter politiko kaj religio.
Kaj ni miksas la enhavon, vortojn el la politiko, ni enportas moralismojn en la politikon, kie estus pli bone, se regos pragmatismoj. Ni havas grandan kvanton da vortoj en politiko, kiuj estas celantaj ne entute mastrumi, sed ofte trompas, por akiri celoj destinitaj de potenculoj kaj celantaj al la loĝantaro.
Kaj en la religio, en la eklezio, ni havas grandan kvanton da ideologismoj.
Do ĝi estas moderna Babilono.
Tiel ĉi - maniere, ni akiras malavantaĝojn por tiuj de subismo, kiel same por tiuj de suprismo.
Se ni parolas pri katolika eklezio, pri la misioj de apostoloj, pri la Virgulino Maria, pri la sanktuloj, ni ĉiam restadas en la plenumo de dia volo laŭ eldiroj, orakoloj, de Dio en Romanoj, 3,1: Kia do estas la supereco de la Judoj? Aŭ, kia estas la utilo de cirkumcido? 3,2 Multa en ĉiu rilato, unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.
La kondiĉoj estas iom aliaj kompare kun la antaŭaj tempoj, rilate la situacioj inter homoj, kaj nacioj, el nuntempa taksado de la ŝtatoj.
Ni bezonas trankviligon, pacon por normala vivo, kaj ni por tio bezonas multon? Jes.
Kial ni riproĉas la helpon de la Patrino per sanktigo en ŝian koron?
Ĉu ni estas pretaj, sanktigi nian tutan vivon, al sporto, al kulturo, arto, politiko, laboro, amuzo, familio?
Jes, ankaŭ al familio, ni konsciu la vortojn, demandon, de la plej Altulo, kiuj estas miaj fratoj?
Homo bezonas dialogon, kompletan, kun homoj, kun naturo, kun Dio kun ĉio.
En alia kazo, ni estas ofte stranguloj, kaj tio ne estas bone, ni volas esti bonaj kaj la Dio estas bona, kaj vivi en ĝi konscie kaj libere, kaj celante al bono, estas bona decido por la tuta vivo, tio estas la vera aventuro de la vivo.
Sed ateisto, kiu trovas sin parolanta kun pastro, kun kiu li antaŭe parolis tute normale kiel kun ordinara homo, subite ŝanĝas sian sintenon. Aperas respekto, kaj fido, Ili komencas ekesti demandoj, kiujn li portas kun si dum jaroj kaj havis neniun por demandi. Tiom estas en la artikolo, kiel en multaj aliaj.
Ĝi certe estas bone karakterizita.
Se ni ekkonas, ke pastro ne povas atingi ĉien, la respondeco de laiko movi informojn en la mondo estas granda, sed la laiko diras: "Kio,ĉu mi estas, pastro?" Nu, la laiko estas en malsama formo; finfine, pastro ankaŭ ne estas la vera Kristo, la Sinjoro, sed li peras Dion inter ni.
Kaj tial ĉiu kredanto, devus aliĝi, ne proklami, tio jam ekestis, sed akcepti dialogon, konsili sin, kaj serĉi komune kun aliuloj respondon. Esprimi voĉe siajn konojn, kaj libervole atesti.
Kiel la informoj atingos junulojn, se ni ĉiuj dividas miliardojn da afiŝoj pri diversaj aferoj, ĉiutage maksimume en bildoj, kiuj foje pli konfuzas?
Kaj kiam konfuzas, do tiam ne helpas, sed baraktas.
Multan dankon ankaŭ ĉi tie pro la vortoj de Leono la 14-a, la nuna Papo, kiu atentigas nin, ke : Esperi, signifas engaĝiĝi.
Mi nun proponas la misteron de feliĉo.:Dekkvin preĝoj,relevaciitaj de nia Savanto al sankta Brigito en la preĝejo de s. Apostolo Paŭlo en Romo.
Kial mi komenciĝas per la preĝoj relevaciitaj de nia Savanto al Sankta Brigito?
Mi devas atentigi, ke mi ne volas eviti la bazajn preĝojn rekomendatajn. Male , ĉiuj preĝoj devigaj de la katolika eklezio, ni respektu.
Sed per agnoskitaj preĝoj de la eklezio mi volas montri al la kunligo de la tuta dia orakolo kun nuna tempo.
De la komenco de homa gento, ĝis la nuna tempo, neniuj el tiuj proklamoj ŝanĝiĝis. Tra skriboj kaj la vivo de homoj , montras sin signifo de ĉia speca dialogo. Dialogo, kiu estas inter homoj, inter ĉielo kaj inter la tuta unueco kunligita en Amo kiu kovras ĉion.
Kion artefarita inteligenteco klarigas pri tio?
Kun kiu, mi pensas, ni povas nur konsenti.
La diservo de la 15 preĝoj de Sankta Brigito estas vaste disvastiĝinta kaj akceptita en la Katolika Eklezio kiel formo de privata preĝo, sed kun gravaj klarigoj pri ĝia aprobo:
Origino kaj Aprobo de la Tekstoj: La preĝoj mem estis aprobitaj de multaj papoj, inkluzive de Papo Pio la 9-a (en 1862) kaj antaŭaj ekleziaj aŭtoritatoj.
Ili estas konsiderataj, utilaj, por la spirita evoluo de kredantoj, precipe rilate al la adorado de la Pasiono de Jesuo.
La Vatikano kaj la promesoj: La Sankta Ofico (la hodiaŭa Dikastero por la Doktrino de la Kredo) eldonis averton (Monitum) en 1954, avertante kontraŭ la distribuado de broŝuroj enhavantaj nerealismajn promesojn asociitajn kun ĉi tiuj preĝoj (ekz., pri la liberigo de animoj el purgatorio aŭ la antaŭdiro de la tago de morto). Kvankam la preĝoj mem estas en ordo, la Eklezio ne rekomendas kredi je la supernatura origino de la specifaj nombraj promesoj, kiuj ofte aldoniĝas al ili.
Privata revelacio: Preĝoj falas en la kategorion de privataj revelacioj. La Eklezio ordonas, ke ili estu konsiderataj kiel rimedo por profundigi la fidon, sed, kiu ne aldonas ion ajn al la publika revelacio de Dio.
Havebleco: La preĝoj estas oficiale publikigitaj de katolikaj eldonistoj kaj amaskomunikiloj, kiel ekzemple TV LUX aŭ en broŝuroj kiel "Ni Estas Savitaj", kiuj estas ofte uzataj en slovakaj paroĥoj.
Resumo por 2025: Vi povas praktiki preĝojn kun eklezia konscio kiel formo de pieco, sed gravas fokusiĝi sur ilia spirita enhavo kaj ne sur la magia atendo de la asociitaj promesoj.
Povas esti eraroj en la respondoj generitaj de artefarita inteligenteco.
Tiom pri preĝoj mem el kelkaj flankoj, kaj se ni ne estas alkutimiĝintaj al tiuj specaj preĝoj, indus pridiskuti kun sia loko pastro.
Mi dankas al vi, al via pacienco, dezirante ĉion bonan, ni kontinuigos venonte.

